Vorto: -on
-
Sufikso uzata por derivi numeralojn, el kiuj ĉiu prezentas parton de koncerna nombro supoze dividita en tiom da egalaj partoj, kiomfoje la radiknombro enhavas la unuon.
duono da horo
duono de horo
li perdis la duonon de lia havo
duono de ni mortos
la du trionoj de naŭ estas ses
centimo estas centono de franko
el multaj milonoj fariĝas milionoj ( aro, aliĝi )
sur la spaco de ĉirkaŭ duontaga plugado
Rimarko: On, se sufikse uzata, almetiĝas nur al numeraloj, sed en «nombrono» aŭ «komunona» ne temas pri sufiksa uzo.
En aliaj lingvoj
- La franca: -ième (sauf 2 : demi, 3 : tiers et 4 : quart)
- La germana: -tel
- La hungara: -ed, -ad
- La pola: przyrostek - liczebniki ułamkowe
- La portugala: sufixo que indica fração
- La sveda: -del