Vorto: -ologi
-
Scienco, studado pri la koncerna temo.
en la jaro 1886 la universitato posedis jam fakultaton por anatomio kaj sociologio
en 1926 mi forveturis al Parizo, Francio, kie mi studis muzikologion en la Sorbono
Rimarko: Per ologi formiĝas vortoj, kiuj iafoje akordas kun respondaĵo en pluraj naciaj lingvoj: bakteriologio aŭ similas al ĝi: polenologio (internacie palinologio) aŭ aliformas: insektologio (internacie entomologio). La formo ologi aperas ankaŭ ŝajnsufikse en internaciaj vortoj: antropologio.
-
-olog
En aliaj lingvoj
- La angla: -ology, -logy
- La franca: -ologie