Vorto: -obl
-
Sufikso signifanta, ke la priparolata objekto enhavas ĝuste ian kvanton tiomfoje, kiom montras la radiko.
dudek estas la kvaroblo de kvin
sepoble tri estas dudek unu
ili kolektis duoble da pano
duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe
li havis en tiu jaro centoblemezuran rikolton
en la spaco naĝis miloblaj fluoj da homaj pensoj
mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi
la posedo de Biblio estas por nia literaturo pli grava akiro, ol la posedo de multoble pli granda kvanto da aliaj verkoj
dum la 19a jarcento la terloĝantaro duobliĝis
En aliaj lingvoj
- La germana: -fach
- La hungara: -szor, -szer, -ször
- La portugala: sufixo multiplicativo