Vorto: -o

  1. Finaĵo (lingvoscience: sufikso) markanta la vorton kiel substantivon.

    • abismo; domo; floro; homo; rivero

    • la finiĝo «o» signifas nur simple substantivon, nenion pli

    • Rimarko: La finaĵo -o povas esti eliziita kaj anstataŭita de apostrofo, se ĝin ne sekvas unu el la postfinaĵoj -j(-) kaj -n. Tiu procedo estas renkontebla precipe en poezio kaj proverboj: rol’ de virino ― bona mastrino.

En aliaj lingvoj

    • Ido: -o
    • La angla: suffix for nouns in Esperanto
    • La germana: -heit, -keit, -nis, -schaft, -tät, - [neniu deviga sufikso]
    • La nederlanda: achtervoegsel voor zelfstandige naamwoorden in het Esperanto
    • La okcidentfrisa: efterheaksel foar haadwurden yn it Esperanto
    • La portugala: terminação dos substantivos em Esperanto
    • Volapuko: -