Vorto: -nj
-
Sufikso karesa almetata post la unua aŭ unuaj silaboj de ina nomo aŭ alia vorto indikanta inon.
Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo)
kuzino! Kuzineto! Kuzinjo!
Alice, permesu, ke mi nomu vin Alinjo!
En aliaj lingvoj
- La angla: diminutive feminine suffix of endearment (-y angle estas ambaŭseksa)
- La franca: -ette (diminutif féminin)
- La germana: -i
- La hungara: -ka, -ke, -i
- La rusa: -ка (ласкательный суффикс женского рода), -чка (ласкательный суффикс женского рода), -нька (ласкательный суффикс женского рода)