Vorto: -iz
-
Rimarko: Iuj rigardas ĉi tiun neoficialan sufikson evitinda. Ofte la sola verba radiko sufiĉas ne rompante la komprenon, aŭ la sufikso -um taŭgas tiel same laŭ la kunteksto.
a. Provizi per.
najlizi plandojn de ŝuo
gluizi etikedojn
elektrizi
makadamizi
b. Apliki metodon al.
pasteŭrizi lakton
galvanizi
faradizi
rentgenizi