Vorto: -iv
-
Neoficiala sufikso indikanta aktivan kapablon (dum la fundamenta -ebl esprimas kapablon pasivan).
kreiva aŭtoro
produktiva sufikso
informiva artikolo
distingivo de ekrano, optika ilo
registriva surfaco
Rimarko: En multaj okazoj eblas uzi preskaŭ sinonime la sufikson -em: bruliva likvo = brulema likvo (kvankam bruliva likvo eble malpli facile ekbrulas ol likvo brulema).
Rimarko: Pli facile komprenebla estas la anstataŭigo de -iv/ per la sufiksecaj radikoj -pov/, -kapabl/: pagiva = pagipova; komputiva = komputikapabla.
En aliaj lingvoj
- La franca: -if
- La portugala: -ivo