Vorto: -it

  1. Sufikso de pasiva participo, kiu prezentas agon aŭ staton de ĝia objekto post la ago, t.e. la ago jam finiĝis.

    • la teksto estas titolita «Antaŭklarigo»

    • bedaŭrinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita

    • al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos

    • ĉiu havas sian kaŝitan mizeron

    • detruita ĝis la fundo de l' fundamento

    • malbenita estu la tero pro vi

    • ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj

    • dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas

    • en dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu

    • la senditoj revenis

    • unuenaskito

En aliaj lingvoj

    • Ido: -it