Vorto: -ist

  1. Persono, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la koncerna afero.

    • dentisto

    • artisto

    • ĝardenisto, leteristo, poŝtisto, tranĉilisto, falsisto, kudristino, hejtisto, servisto, makleristo, maristo, ŝtelisto

    • komercistaro

    • pafista societo

    • verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperon

    • li estas mensogisto kaj malnoblulo

    • granda parolisto estas duba faristo

    • Rimarko: Ekzistas multaj simplaj vortoj por profesiuloj ks. Al tia vorto, kiu jam per si mem montras personon, oni ne aldonu -ist/: kirurgo, astronomo, ekologo, diplomato, gimnasto, ŝoforo, barbiro, studento, kelnero, aktoro, mimo, generalo, soldato, kuratoro, profesoro kaj tiel plu. Oni do nepre ne diru: *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* kaj tiel plu. Sed en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso -ist/ krei paralelan vorton por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupiĝas: kirurgio → kirurgiisto = kirurgo; astronomio → astronomiisto = astronomo; ekologio → ekologiisto = ekologo; diplomatio → diplomatiisto = diplomato Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrabla duobla »i”, oni normale preferas sensufiksan vorton, kiam tia ekzistas.

  2. Adepto aŭ subtenanto de iu teorio, skolo, doktrino (ismano).

    • budaisto, esperantisto, utopiisto

    • Rimarko: Laŭ ĉi tiu lasta senco «ist» estas samsenca kiel «an» kaj al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto..

    • Rimarko: Tamen kiam ambaŭ formoj ekzistas, la ist-formo povas esprimi pli aktivan, militantan nuancon; komparu islamano ‐ islamisto; naciano ‐ naciisto; respublikano ‐ respublikisto.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: -іст
    • La franca: -eur, -ate, -iste
    • La germana: -ist
    • La hispana: -ista (sufijo usado para para profesionales y seguidores de un movimiento)
    • La hungara: -ánus (híve), -ista (híve)
    • La portugala: -ista
    • La rusa: -ист
    • Volapuko: -an