Vorto: -ism
-
Doktrino aŭ kutima agmaniero.
Rimarko: Ne konfuzu la vortojn kunmetitajn per la sufikso ism kun aliaj memstaraj internaciaj vortoj, ĉe kiuj la finaĵo ism apartenas al la radiko: turismo, grafismo, kateĥismo, barbarismo, solecismo.
a. Doktrino religia, filozofia... de iu persono kaj de ties sekvantoj.
platonismo
kristanismo
karteziismo
marksismo
b. Doktrino aŭ sistemo rilata al iu temo.
spiritismo
utilismo
militismo
imperiismo
carismo
kastismo
esperantismo
liberpensismo
helenismo
c. Maniero, kiel iuj kutime agas.
diletantismo
prozelitismo
paroĥismo
kanibalismo
vandalismo
alkoholismo
ĉ. Maniero, kiel iuj kutime parolas.
anglismo
germanismo
francismo
latinismo
italismo
-
Tuto de aperaĵoj kun sama kaŭzo, en sama medio.
artritismo
vulkanismo
En aliaj lingvoj
- La belorusa: -ізм
- La franca: -isme
- La germana: -ismus
- La hispana: -ismo
- La hungara: -izmus
- La portugala: -ismo
- La rusa: -изм