Vorto: -int

  1. Sufikso de aktiva participo, kiu prezentas agon aŭ staton de ĝia subjekto post la ago, t.e. la ago jam finiĝis en la priparolata momento.

    • leginta Estas iu kiu antaŭe legis

    • uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan

    • Mi ne forlasos vin, ĝis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi

    • estinta amiko estas plej danĝera malamiko

    • mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon

    • serĉi la tagon pasintan

    • okazintaĵoj

    • falinton ĉiu atakas

    • kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu

En aliaj lingvoj

    • Ido: -int