Vorto: -ik

  1. Sufikso neoficiala, uzata por formi nomojn.

  2. de arto, teĥniko aŭ scienco.

    • Rimarko: «-ik» similas al pseŭdosufikso.

    • a. el la nomo de la respektiva fakulo.

      • poetiko, stilistiko, gimnastiko, ĵurnalistiko

      • doktoro pri modernaj lingvoj kaj beletristiko

    • b. el la nomo de la koncerna temo.

      • elektroniko, komputiko, metriko, metodiko, robotiko, simboliko

      • aplika matematiko estas branĉo de matematiko kiu uzas la matematikajn metodojn por solvi problemojn el aliaj sciencoj, kiel fiziko, kemio, ekonomio, komputiko kaj statistiko

  3. de oksidoj kaj saloj de pli supera valento (parolante pri metalo, donanta du seriojn kaj de oksidoj kaj de saloj).

    • ferika sulfato, kuprika sulfato

    • kuprika hidroksido

    • acetovanilono estigas intensan blu-violan koloron kiam traktita per ferika klorido

En aliaj lingvoj

    • La franca: -ique
    • La angla: -ic (Roman numeral II)