Vorto: -ig

  1. Kun neverba radiko, ig signifas: «agi tiamaniere, ke iu alia estu en la stato esprimata de la radiko; fari, ke iu estu ia aŭ iel»; alivorte oni devas ĉiam subkompreni antaŭ la sufikso la finaĵojn -a aŭ -e.

  2. Kun adjektiva radiko.

    • akrigi , aliigi, apartigi, beligi, blankigi, blindigi, certigi, dikigi, kaj tiel plu

    • laboro lacigas

    • kiu tro sin pravigas, tiu sin mem kulpigas

    • tiu flamo lumas, sed tute ne varmigas

    • la prudento necesigas nin venki la naturon

  3. Kun adverba, prepozicia aŭ afiksa radiko.

    • aligi

    • disigi

    • eligi

    • enigi

    • forigi

    • surigi, kaj tiel plu

    • ni devas labori por kunigi, ne por disigi

  4. Kun nombra radiko.

    • la tapiŝon faldu duige

  5. Kun simpla substantiva radiko, ig aldoniĝas al la adjektiva formo derivita de la radiko.

    • entuziasmigi

    • flamigi

    • glaciigi, pintigi, publikigi, rajtigi , reguligi, ruinigi, kaj tiel plu

    • tiu fonto ŝtonigas objektojn

    • Rimarko: Kun kelkaj substantivoj, kiuj montras mem kvaliton pli ĝuste ol objekton, ig subkomprenigas antaŭ si la finaĵon -o: anigi (igi ano); edzigi (igi edzo); fianĉigi, kaj tiel plu.

    • Rimarko: Kelkaj verboj signifantaj «meti ion en la staton montratan de la radiko» aŭ «doni al io la formon montratan de la radiko» estas senpere derivitaj per la sufikso ig el substantivaj radikoj: amasigi (meti en staton de amaso, aranĝi en maniero de amaso); krucigi bastonojn (aranĝi en formo de kruco); garbigi grenon; foliigi arĝenton; naturigi beston (laŭnaturigi, aranĝi tiel ke ĝi konservu naturan vivantan aspekton); ordigi (laŭordigi, aranĝi laŭ ordo); pecigi (meti en staton de pecoj); polvigi; seriigi (aranĝi laŭ serioj); vicigi (aranĝi laŭ vicoj) (Kp. rim. ĉe -ig).

    • Rimarko: El aliaj substantivaj radikoj oni sammaniere derivas per la sufikso ig sen prefiksa prepozicio verbojn signifantajn «havigi al, provizi per, garni per» (kio ĉe sciencaj terminoj foje esprimiĝas per la radika sufikso iz): bukligi hararon; gustigi manĝon; korpigi ideon (oni uzas ankaŭ enkorpigi. Kp. -ig); leĝigi popolon (doni leĝojn al); limigi kampon (doni limojn al); rajtigi senditon (doni rajton al); rimigi versojn; truigi ladon (provizi per truoj); vortigi decidon (doni vortan esprimon al).

    • Rimarko: Konforme al la principo permesanta forlason de afikso, kiu ne estas nepre necesa, la esperantistaro pli kaj pli kutimas forigi ĉe la verboj aluditaj en Rim 2 kaj 3 ne nur la prefikson sed ankaŭ la sufikson ig en la okazoj, kiam la derivita verbo evidente povas havi nur unu sencon: embarasi, niveli, animi, balzami, bridi, bukli, digi, figuri, formuli, gudri, kadri, limi, loki, lumi, maski, makuli, nodi, numeri, ombri, ori, sulfuri, vaksi, vuali, zoni, kaj tiel plu. Kp. la analogajn verbojn senpere derivitajn de nomo de ilo: martelo-marteli. Oni ankaŭ rimarku, ke la mala responda verbo konservas ambaŭ afiksojn: senanimigi, senbridigi, senmaskigi, kaj tiel plu. (Kp. -ig ).

  6. Kun substantiva radiko antaŭita de prefiksa prepozicio, ig havas diversajn sencojn, laŭ la speco de la prefikso, sed la substantivo estas ĉiam la komplemento de tiu prepozicio.

    • a. Kun loka prepozicio, ig signifas: «meti en la lokon esprimatan de la radiko».

      • albordigi

      • alcentrigi

      • devojigi

      • elartikigi

      • elnodigi

      • enbalzamigi

      • endigigi

      • endomigi, enkadrigi, enkaleŝigi, enkorpigi, enkasigi, enlimigi, enlitigi, enmanigi, ensabligi , enŝipigi, enterigi, entombigi

      • interdigigi

      • subakvigi

      • surkrucigi

      • surterigi, kaj tiel plu

    • b. Kun prepozicio esprimanta senecon aŭ forigon, ig signifas: «senigi je la objekto esprimata de la radiko».

      • senakvigi

      • senbridigi, senbukligi, mallumigi, senmaskigi, senorigi, senplumigi, senpolvigi, detronigi, senvualigi, dezonigi, kaj tiel plu

    • c. Kun prepozicio esprimanta la manieron (laŭ, en f.), ig signifas: «meti en la staton esprimatan de la radiko»: (Kp. -ig ).

      • endanĝerigi

      • laŭliniigi palisojn

En aliaj lingvoj