Vorto: -iĝ

  1. Kun neverba radiko, iĝ signifas: «vole aŭ nevole transiri en la staton esprimatan de la radiko; akiri, alpreni ian novan kvaliton»; alivorte oni devas ĉiam subkompreni antaŭ la sufikso la finaĵojn -a aŭ -e.

  2. Kun adjektiva radiko.

    • akriĝi

    • aliiĝi, kaj tiel plu.

    • larmo virina baldaŭ sekiĝas

  3. Kun adverba, prepozicia aŭ afiksa radiko.

    • aliĝi

    • aliĝi al la ideo

    • disiĝi

    • kuniĝi en la domo de siaj gepatroj , kaj tiel plu

  4. Kun simpla substantiva radiko, iĝ aldoniĝas al la adjektiva formo derivita de la radiko.

    • entuziasmiĝi , kaj tiel plu

    • Rimarko: Kun kelkaj substantivoj, kiuj montras mem kvaliton pli ĝuste ol objekton, iĝ subkomprenigas antaŭ si la finaĵon -o: aniĝi (iĝi ano); edziĝi, fianĉiĝi, kaj tiel plu.

    • Rimarko: Pro sia pasiva senco, la sufikso iĝ servas por derivi de substantivoj senpersonajn verbojn esprimantajn precipe komencon de divido de tempo: tagiĝas (tago komenciĝas); mateniĝi, krepuskiĝi; post longa vintro ree printempiĝos; jam aŭtuniĝas kaj bruas la vento.

    • Rimarko: Konforme al la ĝenerala principo permesanta forlason de ĉiu ne tute necesa afikso, oni ofte formas senpere, sen prefiksa prep., el simpla substantiva radiko verbon signifantan tre larĝsence «veni en la staton aŭ situacion de; esti aranĝita en maniero de, laŭ la formo de; ricevi la formon aŭ aspekton de; esti provizita, garnita, kovrita per». Ekz.: amasiĝi (veni en la staton de amaso, ricevi la aspekton de amaso); embarasiĝi (veni en embarasojn); korpiĝi (ricevi korpon); kruciĝi (ricevi formon de kruco); maskiĝi (sin kovri per masko); montiĝis akvo; ondiĝi (preni ondan formon); ordiĝi (ricevi ordan staton); paciĝi (veni en pacan staton); perliĝi (guti laŭ formo de perloj); sulkiĝi (ricevi sulkojn); truiĝi (ricevi truojn); vualiĝi (esti kovrata per vualo), kaj tiel plu.

  5. Kun substantiva radiko antaŭita de prefiksa prepozicio iĝ havas diversajn sencojn, laŭ la speco de la prep., sed la substantivo estas ĉiam komplemento de tiu prep.

    • a. Kun loka prefiksa prepozicio iĝ signifas: «vole aŭ nevole veni en la lokon esprimatan de la radiko»: kaj tiel plu.

      • albordiĝi

      • devojiĝi

      • enkaleŝiĝi, enlitiĝi

      • ensabliĝi

      • enŝipiĝi

      • entombiĝi

      • enviciĝi

      • subakviĝi, surmariĝi, surteriĝi, surlagiĝi

    • b. Kun prefiksa prepozicio esprimanta senecon aŭ forigon, iĝ signifas: «ne plu havi, perdi la objekton esprimatan de la radiko»: kaj tiel plu.

      • mallumiĝi

      • senfoliiĝi

      • senmaskiĝi

      • senplumiĝi

      • detroniĝi

En aliaj lingvoj