Vorto: -iĉ

  1. Neoficiala eksperimenta sufikso, proponita por montri viran sekson.

    • pozas loze kaj ripoze doktoriĉo zita zorn

    • pluraj kokinoj kaj du kokiĉoj

    • ĉu katiĉo ofte vizitas la idojn?

    • amikinoj kaj amikiĉoj

    • instruistiĉo

    • Rimarko: Ĉi tiu sufikso estas la plej populara propono el pluraj proponoj por montri viran sekson simetrie al la sufikso -in. Komparu -nj kaj -ĉj. Nuntempe nemalmultaj homoj jam uzas ĝin, sed ĝia uzado daŭre estas polemikata. Pli oftaj kaj pli vaste akceptataj manieroj por indiki virecon estas la adjektivo «vira» (kutime por homoj) kaj la prefikso «vir-» (kutime por bestoj). Legindaj ĉitiurilate estas la artikoloj «Seksa signifo de O-vortoj» kaj «Neoficialaj sufiksoj: iĉ» de Bertilo Wennergren.

  2. -ĉj

En aliaj lingvoj

    • Ido: -ul
    • La portugala: -macho
    • Volapuko: hi-