Vorto: -et
-
Sufikso esprimanta rimarkinde malaltan gradon de grandeco aŭ intenseco, ofte kun specialigo de la radikvorta ideo.
dometo, urbeto, tranĉileto, plugileto, globeto
donacetoj subtenas amikecon
lageto, ŝtrumpeto, rafaneto, brueto, peketo, pordeto
en nia lando troviĝas ne montoj, sed montetoj
beleta, malsaneta, varmeta
ruĝeta
dormeti, kolereti
rideti ne estas iom ridi, sed esprimi ĝojon per nuraj movoj de okuloj kaj de lipoj
kano rompetita
Rimarko: -et estas ofte (mis)uzata kun karesa senco, anstataŭ ĉj, nj: patreto kaj patrineto.
Rimarko: Vidu Rimarkon ĉe -eg.
En aliaj lingvoj
- Ido: -et
- La angla: -et, -ette, -let
- La franca: -ette
- La germana: -chen, -lein
- La hungara: -cska, -cske, -ka, -ke
- La nederlanda: -je, -tje, -mpje, -pje, -etje
- La portugala: -inho, -inha, -ico (sufixo que forma o diminutivo)
- Volapuko: -il