Vorto: -esk
-
Simila al, samstila kiel.
«Invit' al japanesko»
mi foje uzis eĉ pli matematikeskan notadmetodon
la pentrarto de Chen Qi estas milda, delikata kaj fajna, kaj iom virineska
la kunvenejo estis apud 5stela hotelo Grand, fama pro tradicia kaj ĉineska arkitekturo
Rimarko: Pli facile komprenebla estas la anstataŭigo de la neoficiala sufikso -esk/ per la sufiksecaj radikoj -simil/, -stil/: matematikeska = matematiksimila; ĉineska = ĉinstila.
En aliaj lingvoj
- La franca: -esque (suffixe adjectival)
- La hispana: -esco (sufijo adjetival)
- La portugala: -esco (sufixo adjetivo)