Vorto: -er
-
Sufikso signifanta unu el la konsistigaj elementoj de tutaĵo.
sablero, fajrero, monero, neĝero, polvero
hakado de ligno donas lignerojn
el malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj
de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas
-
Unufoje, nedaŭre okazanta.
tremeri
venĝema streko kuŝiĝis sur ŝian malheliĝintan vizaĝon kaj, danĝere brilerinte, malaperis
En aliaj lingvoj
- La hispana: sufijo para referirse a cada elemento que constituye un todo
- La portugala: sufixo que exprime um dos elementos em que consiste um todo
- La hispana: sufijo que denota un suceso momentáneo