Vorto: -em

  1. Sufikso montranta inklinon aŭ tendencon al io.

    • Rimarko: La adjektiva finaĵo a kaj la sufikso ec donas al la sufikso em la sencon de daŭra aŭ kutima inklino: kolerema; ŝparema; nelaciĝema spirito; kiel rapidemaj bildoj de magia lanterno; ŝi forpuŝadis tiujn dubojn de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj; kredemeco. Male la simpla substantiva finaĵo o prefere donas al em la sencon de nedaŭra, pasanta inklino: senti dormemon, vomemon.

  2. Inklino manifestiĝanta kiel deziro aŭ volo.

    • laborema, manĝema

    • purema

    • verema

    • muzikema

    • Rimarko: Kun adjektiva aŭ substantiva radiko oni povas neprigi la volatecon anstataŭigante la sufikson em per la sufikse uzata radiko am: verama, gastama, glorama.

  3. Inklino ekstervola, tendenco, kapablo fortigita per naturaj aŭ akiritaj ecoj, kondiĉoj probabligantaj aŭ faciligantaj koncernan agon aŭ evoluon al koncerna stato.

    • kolerema, babilema, timema

    • malsanema

    • dormema, vomema

    • falsema buŝo; virtema

    • ĉastema

    • ŝparema, malŝparema

    • dogmema

    • altrudiĝema, batalema; singardema

    • ofendiĝema, nekredemeco

    • drinkemulo

  4. Elmetita al io kio kapablas produkti indikitan efikon.

    • mortema, pereema, brulema, erarema, pekema, frakasiĝema

En aliaj lingvoj

    • La germana: -freudig, -begierig, -haft
    • La hungara: vmire hajlamos
    • La portugala: sufixo que indica hábito, propensão, inclinação, tendência para.