Vorto: -eg

  1. Sufikso esprimanta tre altan gradon de grandeco aŭ intenseco, ordinare kun specialigo de la ideo enhavata en la radikvorto.

    • la sufikso -eg ne povas servi por simpla anstataŭado de la vortoj "granda" aŭ "tre", sed ĝi devas servi por kreado de vortoj novaj kun senco speciala

    • tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego

    • belega, varmega

    • ventego, buŝego, ungego, forkego, brulego, halterego, pordego, salonego

    • kriegi, petegi, puŝegi, ridegi

    • pafilego ne estas granda pafilo individua sed peco artileria

    • Rimarko: Estas eraro kredi, ke la sufiksoj eg kaj et simple kaj ĉiufoje egalvaloras la vortojn forta aŭ granda kaj malforta aŭ malgranda. Efektive ili montras kvalite pli altan aŭ malaltan gradon en ideo aŭ afero diferenca je tiu, kiun montras la nura radiko, levas aŭ mallevas ĝin al alia nivelo. Pro tio la vortoj kunmetitaj per eg kaj et ordinare respondas al tute alia nacilingva vorto ol la simpla radikvorto.

En aliaj lingvoj

    • Ido: -eg
    • La germana: Groß-, groß-
    • La hispana: -ota, -azo, -ón, -aco
    • La kataluna: -arro, -às, -ot
    • La portugala: -ão, -rr(o/a), -aço, -aça (sufixo de aumentativo)
    • Volapuko: le-