Vorto: -ed
-
Neoficiala sufikso, uzata por nomi familiojn laŭ la zoologia nomenklaturo. La sufikso aplikiĝas al genro el la familio por formi la familinomon.
La anaso apartenas al la familio anasedoj
Rimarko: Al kiu genro aplikiĝas la sufikso por nomi la familion, estas difinite de la internacia zoologia nomenklaturo.
Rimarko: Povas okazi, ke tiu genro ne plu ekzistas, ĉar pro novaj esploroj ĝiaj specioj estas ordigitaj sub aliaj genroj.
Rimarko: Pro la fakeco kaj neoficialeco de la sufikso estas konsilinde eviti ĝin en nefaka lingvaĵo kaj uzi vortojn kiel anasfamilio, anasfamiliano anstataŭ anasedoj, anasedo.
En aliaj lingvoj
- La bulgara: -ид
- La germana: -id(e), -id(ae)
- La hungara: -félék (zoológiai osztály)
- La kataluna: -id, -ids
- La nederlanda: -ide
- La portugala: -ídeo