Vorto: -ec
-
Sufikso esprimanta abstraktan ideon de kvalito aŭ stato.
moleco, blankeco, boneco, beleco, certeco, soleco, infaneco, homeco, reĝeco
la alteco de tiu altaĵo ne estas granda
sian amikecon li pruvis per multaj amikaĵoj
penetremeco
senklereco
ventanimeco
la reĝo prenis sur sin la protektantecon super nia kongreso
silkecaj haroj
ligneca trunketo
vitreca rigardo
dezerteca silento
mi donas al vi unu pecon preferece antaŭ viaj fratoj
En aliaj lingvoj
- La franca: -esse, -itude
- La germana: -heit, -keit, -schaft, -tät
- La hungara: -ság, -ség
- La pola: -ość
- La portugala: -ez, -eza, -dão, -idão, -itude, -tude (sufixo que indica qualidade)