Vorto: -at

  1. Sufikso de pasiva participo, kiu prezentas agon aŭ staton de ĝia objekto dum la ago, t.e. la ago ankoraŭ ne finiĝis en la priparolata momento, tio aparte inkluzivas senĉesajn kaj ripetiĝantajn aferojn.

    • oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia dezirata temo

    • batanto povas argumenti, batato devas silenti

    • bono posedata ne estas ŝatata

    • eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata

    • en ĉiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de «aĵ» povas doni ian malkompreniĝon, ni povas ja tre bone helpi al ni per la uzado de participo aktiva aŭ pasiva (ekzemple «ŝmirantaĵo» kaj «ŝmirataĵo» devas senbezone uzi ekzemple la longajn formojn «estantaĵo», «kreskantaĵo», aŭ «sendataĵo», «kraĉataĵo»

En aliaj lingvoj

    • Ido: -at