Vorto: -ant
-
Sufikso de aktiva participo, kiu prezentas agon aŭ staton de ĝia subjekto dum la ago, t.e. la ago ankoraŭ ne finiĝis en la priparolata momento, tio aparte inkludas senĉesajn kaj ripetiĝantajn aferojn.
leganta estas iu kiu ankoraŭ aŭ regule legas
mi tiam estis ankoraŭ dormanta
libro instruanta estas tre utila
kajero antaŭiranta
la vivantaj lingvoj
mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon
al posedanto de metio mankas nenio
almozantpetanto sinĝena restas kun sako malplena
batanto povas argumenti, batato devas silenti
ĉasaĵo ĉasanton ne atendas
la tuta loĝantaro de la tero
En aliaj lingvoj
- Ido: -ant
- La franca: -ant