Vorto: -an

  1. Sufikso signifanta membron de.

  2. grupo, kiun la antaŭmetita radikalo indikas rekte (la radikalo indikas grupon): aŭ nerekte (la radikalo indikas arigan principon).

    • akademiano, komitatano, ŝtatano, familiano, partiano, policano, samklasano, estrarano

    • amerikano, parizanino, kaŭkazano, stepano, montarano, urbano

    • kristanino, luterano, kalvinano

    • movadano, samideanino

    • samtempano, samsortano, samgentanoj

    • ŝipano , lernejano, kursano, baptanino

    • Rimarko: Ofte, sed ne ĉiam kaj ne tute, la sufiksoj -an kaj -ist sinonimas (vidu rim.2 sub -ist).

    • Rimarko: Kelkajn vortojn, pruntitajn kun neesperanta radikfino -an la vortaroj tradicie listigas kiel esperantajn derivaĵojn: kapelano, sakristiano kaj tiel plu. Tio estas pia memtrompo.

  3. lando, kies radikalo havas landan signifon. La aldonita sufikso -an formas nomon de la landanoj, laŭ la sistemo «Lando-landano».

    • en la novaj landoj [...], ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per -an) la nomon de la lando; Kanado-kanadano; Aŭstralio-aŭstraliano; Alĝerio-alĝeriano; Irlando-irlandano; Sud-Afriko - sud-afrikano; Pakistano-pakistanano

En aliaj lingvoj

    • Ido: -an
    • La franca: -ien, -and, -ais, -ol, -ois, -in, -ain, -ard, -en, -an, -ant, -ier, -iste
    • Volapuko: -an
    • La germana: -aner, -er