Vorto: -ad

  1. Sufikso esprimanta ĝenerale la agon kaj uzata por derivi.

    • a. el substantiva radiko por signifi pli malpli daŭran agon faritan per la ilo montrata de la radiko.

      • martelado; telefonado; brosado; kronado; afiŝado

    • b. ĝeneralan kaj abstraktan ideon de la ago esprimata de la radiko:;

      • la uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en aliaj lingvoj

      • oni aŭdis muzikon kaj kantadon

      • la ŝtelado estas via profesio

      • venĝado estas mia metio

      • ĉiuj pozicioj de homa korpo, starado, irado, saltado, kliniĝado al ĉiuj flankoj, grimpado sur ĉiuj muroj, disdonado de salutoj, plenumado de plej diversaj gestoj

      • la natura irado de la aferoj

    • c. longdaŭrecon aŭ ripetiĝon de la ago esprimata de la radiko.

      • lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigis lin

      • la pafado daŭris tre longe

      • parolado elokventa

      • malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado

      • donado de almozoj neniam malriĉigas

    • ĉ. el verbaj aŭ substantivaj radikoj, por prezenti la agon en sia malvolviĝo kaj insisti pri ties daŭro aŭ ripetiĝo.

      • marteladi

      • vizitadi

      • zorgadi

      • mi saltadis la tutan tagon de loko al loko

      • li kuradis ĝis li falis

      • ĉiun tagon tien venadas multaj fremduloj

      • la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sola al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj

      • kugloj senĉese faladis

      • almoze elpetadi al si panon

      • la mastrino renkontadis lin ĉiam ĝentile

      • mi esperas, ke la esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter si

  2. -aĉ, -ar, -eg, -et, -ul, kaj tiel plu

En aliaj lingvoj

    • La franca: -age (suffixe d'action), -ation (suffixe d'action)
    • La hispana: sufijo/infijo de repetición o duración, -ación, -ición, -ada/-ado, -(a)je
    • La kataluna: [sufixe de repetició o durada]
        • a. La taja: แสดงการกระทำอย่างต่อเนื่อง
        • b. La taja: ทำคำกริยาให้เป็นคำนาม