background

Vorto: -ac

  1. Neoficiala sufikso, uzata por nomi familiojn laŭ la botanika nomenklaturo. La sufikso aplikiĝas al genro el la familio por formi la familinomon.

    • La rozo apartenas al la familio rozacoj

    • Rimarko: Al kiu genro aplikiĝas la sufikso por nomi la familion, estas difinite de la internacia botanika nomenklaturo.

    • Rimarko: Povas okazi, ke tiu genro ne plu ekzistas, ĉar pro novaj esploroj ĝiaj specioj estas ordigitaj sub aliaj genroj. fabacoj, kaprifoliacoj k.a.

    • Rimarko: Kelkaj familioj havas tradiciajn nomojn, ne formitajn el genronomoj. La uzado de la sufikso -ac en tiu kazo estas evitinda, kvankam PIV ekzemple uzas ĝin tie: kompozitoj estas tradicia familinomo de asteracoj, sed ne uzu kompozitacoj.

    • Rimarko: Pro la fakeco kaj neoficialeco de la sufikso estus konsilinde eviti ĝin en nefaka lingvaĵo kaj uzi vortojn kiel rozfamilio, rozfamiliano anstataŭ rozacoj, rozaco.

En aliaj lingvoj

    • La germana: Familie der, -ace-
    • La hungara: .... családja, -félék
    • La portugala: ...ácea...
    • La rusa: семейство... (суффикс в ботанике), -овые (суффикс в ботанике для обозначения семейства)