background

Vorto: -aĵ

  1. aplikate al adjektivo aŭ adverbo, foje al substantivo ― esprimas iun konkretan objekton, kiu estas esence tia, kiel esprimas tiu vorto, al kiu ĝi estas aplikata.

    • sanktaĵo

    • malpuraĵo

    • teruraĵo

    • Moseo rakontis al sia bopatro ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis

    • ĉio devas esti unu forĝita tutaĵo el pura oro

    • prenu la tutan sebon kiu kovras la internaĵon

    • li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo

    • ĝi estas por mi volapukaĵo

    • Rimarko: Substantivo formita el adjektiva radiko per la sufikso aĵ ( belaĵo ) diferencas de la vorto aĵo memstare uzata kun akompano de adjektivo ( bela aĵo ). La unua esprimo montras esencan konstantan kvaliton; la dua signifas, ke la aĵo havas ian okazan neesencan kvaliton.

  2. aplikate al verbo ― havas saman signifon kiel aplikate al iu el la participoj de tiu verbo.

    • fluaĵo

    • skribaĵo

    • frandaĵo

    • forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo

    • sanigaĵo malbongusta sed efiko plej ĝusta

    • la restaĵon manĝu la bestoj de la kampo

    • blua, purpura kaj ruĝa teksaĵo

  3. aplikate al substantivo ― esprimas konkretan objekton faritan el tio, kion nomas la substantivo, plej ofte manĝaĵon.

    • bovaĵo

    • glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo

    • prenu la brustaĵon de la virŝafo

    • tolaĵon malpuran lavu en la domo

En aliaj lingvoj