Vorto: ŭaŭ
-
Admirinde, mirige, imprese.
ŭaŭ! kian belan profesian aspekton ĝi havas
ŭaŭ! mil sescent sepdek naŭ paĝojn!
kiam mi vidis la novan dikan Krause, mia unua impreso estis iu ŭaŭ-sento
se vi aŭdus mian ĝojan »ŭaŭ” tuj post la unuaj »umca-umca” de lunatika epistolo…
en tendo dum ses monatoj? ŭoŭ! ĉu vi sovaĝiĝis?
vi kantas kiel najtingalo. vi kapablas danci samtempe. ŭoŭ!
Rimarko: En skriba Esperanto ŭoŭ estas multe pli malofta ol ŭaŭ. En parola Esperanto ambaŭ formoj estas sufiĉe oftaj.
En aliaj lingvoj
- La angla: wow, whoa
- La ĉina: 哇 [wā]
- La finna: vau
- La franca: waouh, ouah
- La germana: wow, boah
- La hispana: guau, guao
- La indonezia: waw, wow
- La japana: わあ
- La kataluna: apa, renoi!
- La nederlanda: wauw
- La pola: łał
- La portugala: uau