Vorto: ŝvebo

  1. Restado en aero.

  2. Metrika licenco, pro kiu oni toleras, ke senakcenta silabo troviĝu en pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas akcenta.

    • «volváĵo de l' sopíro vagabónda »

    • la ritmo provizore viŝiĝas, kaj anstataŭ jambo aŭ trokeo oni ricevas pirikon oni nomas ŝvebo

    • danke al la ŝvebo kaj al ĝia duonakcenteco la vorto «estas» povas roli kiel jambo, dum fakte temas pri trokeo

    • Rimarko: En siaj unuaj poetikaj verkoj Kalocsay nomis «ŝvebo» nur la akcentperdon fare de duonakcenta vorto sekvanta akcentan silabon. Ja tiu ĉi fenomeno estas aparte rimarkinda, kiam ĝi kombiniĝas kun ĉeesto de senakcenta silabo en akcenta pozicio, ĉar ĝi povas erare kredigi, ke oni inversis la ritmon. Eble tial la termino poste evoluis al la nuna, tute alia senco.

En aliaj lingvoj

    • La franca: flottement
    • La germana: Schweben
    • La hispana: planeo
    • La itala: librazione, il librarsi
    • La pola: szybowanie, unoszenie się
    • La portugala: pairo, adejo