Vorto: ŝuti

  1. (transitiva) Elglitigi substancon nefluidan, konsistantan el multaj apartaj, relative malgrandaj eroj, kiel seka sablo aŭ greno.

    • la enhavo de la sakoj estas ŝutata en korbojn

    • la vento ŝutis blankajn florojn sur niaj kapoj

    • kunŝuti ŝtonojn senorde

    • surŝuti la aleojn per sablo

    • surŝuti la plankon per floroj

    • kolekti per balailo la disŝutitajn cindrojn

    • disŝuti per ŝutilo

    • ŝutplenigi truon

    • ŝutiĝema (neligita) hararo

  2. (transitiva) (figure) Grandnombre porti, doni.

    • la petoj pri sciigoj tuj alŝutiĝis

    • la amaso disŝutiĝis kaj kuris en diversajn flankojn

    • multaj anoj disŝutitaj (dissemitaj) sur la tuta terglobo

  3. (transitiva) Transmeti datumojn amase kaj sen zorgi pri ilia strukturo aŭ signifo.

    • Rimarko: En la derivaĵoj alŝuti kaj elŝuti la prefiksoj esprimas rilaton al iu «Granda Bitujo» (ĉefmemoro, ĉefkomputilo, servilo): oni alŝutas bitojn en ĝin kiel oni alverŝas akvon en samovaron aŭ teujon; oni elŝutas bitojn por sia uzo, kiel oni elverŝas teon por sia aparta uzo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: pour
    • La belorusa: сыпаць
    • La bulgara: сипвам
    • La franca: verser (un solide en grains)
    • La germana: schütten
    • La hispana: verter (un sólido en granos)
    • La hungara: szór
    • La itala: rovesciare (di sostanze in granuli), versare (di sostanze in granuli)
    • La nederlanda: uitschudden
    • La pola: sypać
    • La rusa: сыпать
    • La angla: pour
    • La belorusa: сыпаць
    • La hispana: desbordar
    • La hungara: eláraszt (átv.)
    • La itala: riversare
    • La nederlanda: uitschudden
    • La pola: sypać
    • La rusa: сыпать
    • La angla: dump (data)
    • La belorusa: пампаваць (файлы, зьвесткі)
    • La bulgara: прехвърлям
    • La hispana: cargar (datos)
    • La hungara: tölt (adatot)
    • La nederlanda: sponzen
    • La pola: zgrać (dane), zrzucać (dane)
    • La rusa: качать (данные)