Vorto: ŝuldi

  1. (transitiva) Devi laŭleĝe aŭ laŭmore pagi al iu per mono aŭ alia valoraĵo.

    • vi ŝuldas al mi mil frankojn

    • al la butiko mi ŝuldas tri spesmilojn

    • riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu

    • tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn, kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante: pagu tion, kion vi ŝuldas

    • pruntedoninto havis du ŝuldantojn, unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek

    • difinu, kian rekompencon mi ŝuldas al vi, kaj mi donos

    • kiom vi ŝuldas ― cent kor'ojn da tritiko

    • kial pseŭdosufiksoj kiel «-ik” kaj «-esk” nepre eniris la liston de bazaj gramatikrilataj neŝanĝeblaĵoj de Esperanto, pri tio la aŭtoro ŝuldas al ni klarigon

  2. (transitiva) Havi moralan devon esti danka al iu pro ia servo; danki.

    • mi ŝuldas al vi grandan dankon

    • al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo , vi ŝuldas vian konverton al la

    • sian brilon Teboj ŝuldis al du faraonoj: Amenofis III aŭ Memnon, kiu trovis la urbon argila kaj lasis ĝin ŝtona kaj Ramzes II, kiu finis kaj kompletigis la konstruaĵojn, komencitajn de Amenofis

    • komence estis nur brutkomercisto, sed honesta kaj agema ― tio donis monon, kaj al tio la grandkomercisto ŝuldis sian prosperon

    • kamparanino, al kiu ni ŝuldas la plej belajn rakontojn

    • Lamartine adoris la patrinon sian, kaj al ŝi tre multon ŝuldis

    • mi sciis, kiom mi ŝuldas al tiu ĉi koro, mi havis ĝian belan ekzemplon ĉiutage antaŭ la okuloj

En aliaj lingvoj

    • La angla: owe
    • La bulgara: дължа
    • La franca: devoir (de l'argent)
    • La germana: schulden, in seiner Schuld stehen, , ,
    • La greka: οφείλω
    • La hispana: deber
    • La hungara: tartozik
    • La indonezia: [utang] berutang
    • La itala: essere debitore
    • La nederlanda: iets schuldig zijn
    • La pola: być dłużnym, mieć dług, być winnym (coś, komuś)
    • La portugala: dever
    • La rusa: быть должным (кому-л. деньги), задолжать (кому-л.)
    • La germana: zu Dank verpflichtet
    • La hungara: köszönhet (vkinek vmit)
    • La itala: dovere (essere moralmente debitore)