Vorto: ŝtupo
-
Ĉiu el sinsekvaj tabuloj aŭ bastonoj servantaj por supren aŭ malsupren iri.
supreniru per ŝtupoj
ses ŝtupojn havis la trono
ili devis iri multe da ŝtupoj malsupren kaj multe da ŝtupoj supren
ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenciĝanta krepusko
de ŝtupo al ŝtupo
-
(figure) Grado.
la unua ŝtupo estas transpaŝita
transira ŝtupo
la dioj en la temploj sendas al la homoj timon, kaj ĝi estas la unua ŝtupo al la saĝo
ŝtup’ post ŝtupo li enfalis / en la frenezon, kiu nun lin premas
kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto, ŝi en la socia hierarĥio stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj
ŝi staras unu aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado
ili de pli malalta ŝtupo de la vivo levis sin al pli alta
nia animo puriĝante iom post iom, suriras pli kaj pli altajn ŝtupojn
parolante pri infano, vi uzas «li» anstataŭ «ĝi», ĉar vi ne aprobas «la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj»
En aliaj lingvoj
- La angla: step
- La belorusa: прыступка
- La bulgara: стъпало (на стълба)
- La franca: degré (niveau), marche (d'escalier)
- La germana: Stufe
- La greka: σκαλοπάτι
- La hispana: escalón
- La hungara: lépcsőfok
- La indonezia: anak tangga
- La itala: gradino
- La nederlanda: trede, treeplank
- La pola: stopień, schodek, szczebel (drabiny)
- La portugala: degrau
- La rusa: ступень, ступенька
- La sveda: trappsteg
- La belorusa: ступень
- La germana: Niveau
- La hungara: fokozat
- La pola: stopień