Vorto: ŝtopilo

  1. Peco el korko, vitro, metalo, per kiu oni ŝtopas botelon, flakonon, k.s. aŭ la elfluilan truon de kuvo, enŝovante, surŝraŭbante aŭ surpremante.

    • pro tio, ke Esperanto unuavice estas skriba kaj kongresa lingvo, ĝia lingvotrezoro en la kampo de la hejma sfero estas relative subevoluinta, lasante multajn truojn kaj necesigante multajn ŝtopilojn

    • unuŝtopila barelo: la barela korpo estas fermebla ĉe unu fino per plata ŝtopilo

    • oni blovas bekfluton ĉe la supra ekstremo kaj ĝian buŝon ŝtopas ligna ŝtopilo, konata kiel «bloko»

  2. Peco kun unu aŭ pluraj elstarantaj metalaj stiftoj, fiksita al la fino de elektra kablo kaj enmetebla en alian pecon kun truoj por la stiftoj por fari konekton kun fonto de kurento aŭ alie fermi la cirkviton.

    • la anteno kun sia konektado de la kablo per tiel nomata F-ŝtopilo ne ŝatas malsekecon

    • Epson HX-20 havis ŝtopilon de seria buso kaj enan bendan datumportilon

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: корак, затычка
    • La ĉeĥa: zátka, ucpávka
    • La franca: bouchon, couvercle
    • La germana: Pfropfen, Korken
    • La hispana: tapón
    • La hungara: dugó, dugasz
    • La itala: tappo
    • La kataluna: tap
    • La nederlanda: stop, kurk, kroonkurk
    • La portugala: rolha
    • La rusa: пробка, затычка
    • La belorusa: штэкер
    • La ĉeĥa: vidlice
    • La franca: fiche (électrique), connecteur (mâle), prise (mâle)
    • La germana: Stecker, Anschluss
    • La hispana: enchufe
    • La hungara: csatlakozódugó, dugasz
    • La itala: spina elettrica, connettore (comp. e tel.)
    • La kataluna: clavilla
    • La nederlanda: stekker
    • La rusa: вилка, штеккер