Vorto: ŝtono
-
Malmola pli malpli granda minerala maso.
sur la tero kuŝas ŝtono
ruli ŝtonon
Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj
alligi ŝtonon al ĵetilo
saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj
ĉiuj alportas sian ŝtonon por la konstruo
trafi du celojn per unu ŝtono
per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras
ne mi ĵetis la unuan ŝtonon
ĵeti ŝtonojn sur la vojon de iu
ŝtono de falpuŝiĝo
-
Negranda ŝtoneca konkremento kiu fojfoje formiĝas en glandoj aŭ iliaj duktoj.
havi ŝtonon en reno, galveziko, salivglando
En aliaj lingvoj
- La angla: stone
- La belorusa: камень
- La franca: pierre
- La germana: Stein
- La hebrea: אבן
- La hispana: piedra
- La hungara: kő
- La indonezia: batu
- La itala: pietra, sasso
- La nederlanda: steen
- La pola: kamień
- La portugala: pedra
- La rusa: камень
- La sveda: sten
- Tokipono: kiwen
- La angla: calculus
- La franca: calcul (médecine)
- La hispana: cálculo (medicina)
- La itala: calcolo
- La pola: kamień