Vorto: ŝtipo
-
Mallonga dika peco da ligno.
ŝtipo de pafilo
ŝi sidis rigida, kvazaŭ ŝtipo
Vi metis miajn piedojn en ŝtipon, Vi observas ĉiujn miajn vojojn
apud la freŝa herbobedo kuŝis la bastono de la patro, alligita al ŝtipo
jen naĝas peco da ligno, ĝi estas ja ŝtipo
ili veturis trans ŝtipojn kaj ŝtonojn ĉiam pli profunden en la arbaron
kaptis per mallertaj manoj la pezan stangon, kiu estis antaŭŝovita antaŭ la pordo, senbrue ĝi eltiris la stangon, singarde ĝi forprenis la ŝtipeton, kiu estis ŝovita sub la anson
la glaseto kun la blukolora ligna piedo ne dronis, la ligna ŝtipo tenis ĝin supre
ŝi sidis rigida, kvazaŭ ŝtipo, kaj ne moviĝis
eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos
-
(figure) Malsaĝulo.
malsaĝa kiel ŝtipo
ne timu, kaj via koro ne senkuraĝiĝu pro la du fumantaj brulŝtipoj, pro la furiozo de Recin kaj de la filo de Remalja
ŝtipkapulo
-
Stumpo.
la aĝon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur la ŝtipo
En aliaj lingvoj
- La angla: log, block
- La belorusa: цурбан, пацурбалак, палена, калода
- La franca: buche
- La germana: Scheit, Holzscheit, Holzklotz, Pflock, Stock
- La hungara: hasáb, tuskó, tőke
- La itala: pezzo di legno, ciocco (di legno), ceppo (di legno)
- La kataluna: tronc
- La nederlanda: blok, houtblok
- La rusa: полено, чурбан
- La germana: Holzkopf
- La germana: Stumpf, Baumstumpf
- La itala: moncone, ceppaia
- La kataluna: soca