Vorto: ŝtato

  1. Politika formo de organizita socio kun propra teritorio kaj registaro.

    • Frederiko la Dua multe pligrandigis ne nur la teritorion kaj la potencon de la prusa regno kontraŭ la aliaj regnoj, sed ankaŭ la povon de la prusa ŝtato kontraŭ la prusaj regnanoj

    • Rimarko: kontraste al regno, ŝtato ofte implicas rilaton al siaj ŝtatanoj, kaj ne nepre estas sendependa.

En aliaj lingvoj

    • La angla: state
    • La belorusa: дзяржава, краіна
    • La ĉeĥa: stát
    • La franca: État
    • La germana: Staat
    • La hispana: estado
    • La hungara: állam
    • La itala: stato (pol.)
    • La kataluna: estat
    • La nederlanda: staat
    • La portugala: estado
    • La rusa: государство
    • La sveda: stat
    • La turka: devlet