Vorto: ŝpruci

  1. (netransitiva) Rapide, salte kaj fortege elflui eksteren.

    • fonto ŝprucas el la roko

    • larmoj ŝprucis el liaj okuloj

  2. (netransitiva) (figure) Rapide, subite montriĝi.

    • de ĉiu monteto ŝprucis malhela arbareto de akacioj, sikomoroj kaj tamarindoj

    • fine ŝprucis el la horizonto kun siaj nenombreblaj kupoloj kaj minaretoj la blanka Konstantinopolo

    • ĉie ŝprucas freŝa forto kaj nova vivo

    • ĝojo ŝprucis el ĉiuj okuloj

    • spasme ŝprucanta gajeco

En aliaj lingvoj

    • La angla: gush
    • La belorusa: пырскаць
    • La franca: jaillir, surgir
    • La germana: spritzen, sprudeln
    • La hispana: brotar, manar
    • La hungara: fröcsög, fakad, buzog, locsog (pl. víz)
    • La itala: sprizzare, schizzare (sprizzare)
    • La nederlanda: spuiten
    • La portugala: jorrar, esguichar
    • La rusa: брызгать, бить ключом
    • La taja: พุ่ง, ไหลออก
    • La hispana: surgir, aparecer
    • La itala: sprizzare, errompere