Vorto: ŝovi
-
(transitiva) Puŝi ion glitigante ĝin sur supraĵo, sur kiu ĝi kuŝas, por antaŭenmeti, proksimigi, montri ĝin.
riglilo, kiu ŝoviĝis de unu fino ĝis la alia
la libron li ŝovis sub la kapkusenon
li ŝovis la ĉapon forte malsupren
la nuboj en formo de bulego da plumbo ŝoviĝadis antaŭen
ŝoviĝado de limako
li ne povis ŝoviĝi de la loko
la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni ŝovas nin antaŭen
-
(transitiva) Milde, zorge, singarde aŭ kaŝe meti.
maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo
ŝi ŝovis sian vizaĝon malantaŭ la flankkurtenojn de la fenestroj
sur la planko kuŝis mortinta hirundo kun la piedoj kaj kapo ŝovitaj sub la plumojn
Gerda ŝovis siajn ambaŭ manojn en la belan mufon, kiu estis tiel varma kaj mola
oni ŝovis tion al mi en la poŝon
pri tiu punkto mi havas alian opinion, sed mi ne volas ŝovi min kun mia opinio
en fremdan vazon ne ŝovu la nazon
kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas
provu ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono
En aliaj lingvoj
- La angla: shove
- La belorusa: сунуць, ссоўваць, соваць, пхаць, рухаць
- La franca: glisser (tr.), faire glisser
- La germana: schieben, rücken
- La hispana: deslizar
- La hungara: tol, csúsztat, dug
- La itala: far scivolare (spingere), spingere (facendo strisciare), sospingere (facendo strisciare), strisciare (muovere sfregando)
- La nederlanda: schuiven
- La portugala: enfiar
- La rusa: совать, сунуть
- La taja: ผลัก, ดัน
- La germana: [hinein-]stecken, [zu-]schieben, zu etwas bewegen
- La hispana: meter, introducir
- La itala: far scivolare (mettere), mettere in mezzo, intromettere, mettere (intromettere), ficcare