Vorto: ŝoseo
-
Vojo, precipe eksterurba, speciale konstruita por veturiloj, kun pavima, asfalta aŭ alia malmola surfaco.
la vojo de tiu domo al la publika ŝoseo estas tre malbonstata
de tie iris du ŝoseoj al la havenoj de Ruĝa maro: Koseir kaj Berenice, kaj vojo al la porfiraj montoj
se vi rigardos mapon de Irlando, vi trovos ĝin sur la ŝoseo R420 inter la iamaj hugenotaj urboj Portarlington kaj Tullamore
en estonteco vojoj, klare, | ĉe ni ŝanĝiĝos senkompare: | ŝoseoj ĉie tra Rusland' | plektiĝos en abunda kvant'
-
(figure) Vojo laŭ kiu oni povas rapide interŝanĝi informojn.
Por tiuj aliaj, kiuj ankoraŭ malmulton scias pri la interreta informa ŝoseo, MONATO planas publikigi kurson en la venonta jarkolekto
En aliaj lingvoj
- La angla: highway
- La belorusa: шаша, гасьцінец, бальшак
- La bulgara: автомагистрала
- La franca: chaussée, route
- La germana: Autobahn
- La hispana: autovía, carretera
- La hungara: műút, közút, országút
- La indonezia: jalan raya
- La itala: autostrada, superstrada, statale (strada), carreggiata
- La kataluna: carretera, via
- La nederlanda: snelweg, autoweg
- La portugala: rodovia
- La rusa: шоссе, магистраль, автострада
- La kataluna: canal
- La nederlanda: snelweg
- La kataluna: calçada
- La nederlanda: straatweg, steenweg