Vorto: ŝmiri
-
(transitiva) Froti sur ion maldikan tavolon da grasa aŭ algluiĝanta substanco.
mi forlavis de vi vian sangon, kaj mi ŝmiris vin per oleo
mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero
prenis panon el la ŝranko kaj surŝmiris la marmeladon
mi ŝmiros per veneno mian glavon
ŝmiris siajn vizaĝojn per koto, kaj ŝutis cindron sur la harojn
la planko estis ŝmirviŝata
dolĉe ŝmiri al iu la lipojn
Rimarko: Foje renkontiĝas interanon de objekto kaj komplemento: li ŝmiras buteron sur pantranĉon.
-
(transitiva) Lubriki.
kiu bone ŝmiras bone veturas
-
(transitiva) Skribaĉi, paperŝmiri.
ĉu ne estus bone, se vi sidiĝus kaj kunŝmirus ian poŝlibron, aŭ almanakon , kiel estas nun modo?
-
(transitiva) Subaĉeti.
ŝmirante la manojn de politikistoj
kiu produktanto ŝmiris per kiom da mono kiujn burokratojn en Bruselo por ellabori tiajn preskribojn
En aliaj lingvoj
- La angla: smear
- La belorusa: мазаць, абмазваць, намазаць
- La franca: graisser, étaler (une substance grasse)
- La germana: schmieren
- La hispana: untar
- La hungara: beken, bedörzsöl (kenőccsel)
- La itala: ungere, ingrassare (ungere)
- La kataluna: untar
- La nederlanda: smeren
- La pola: smarować, posmarować
- La portugala: friccionar, ungir, besuntar, lambuzar
- La rusa: намазать
- La belorusa: памазаць, змазаць
- La germana: schmieren, ölen
- La hungara: ken
- La itala: lubrificare
- La rusa: смазать
- La belorusa: падмазаць
- La franca: acheter (soudoyer), corrompre (par de l'argent), payer (soudoyer), graisser la patte (à), soudoyer, suborner (par de l'argent)
- La germana: schmieren, bestechen
- La hungara: megken (pénzzel)
- La itala: ungere (corrompere), corrompere
- La nederlanda: omkopen
- La pola: smarować, posmarować
- La portugala: subornar, molhar a mão
- La rusa: подмазать (перен.)