Vorto: ŝirmi

  1. (transitiva) Kaŝi iun aŭ ion kontraŭ rigardo aŭ incida radiado, fluo, vento, pluvo, grajlo, ĵetitaj objektoj kaj tiel plu, barante la vojon al ili.

    • la ombrelo ŝirmis nin de la pluvo, kontraŭ la pluvo

    • la remparo ŝirmas la soldatojn de la kugloj

    • li ŝirmis sian vizaĝon per la kurbigita brako, por ke la suno ne brilu en la okulojn

    • norde sin levas Maŝuk, kiel vila persa ĉapo, kaj ŝirmas tutan parton de l' ĉiela kupolo

    • sed stranga afero ‐ ĉio, kio antaŭe ŝirmis, kaŝis kaj neniigis konscion de la morto, nun jam ne povis fari tiun efikon

  2. (transitiva) Protekti iun aŭ ion.

    • a. Protekti por evitigi materian difekton.

      • la polico sukcesis ŝirmi la eksterlandulojn

      • la faraono ŝirmis la Fenicianojn kontraŭ la Asirianoj

      • ne ŝirmos la limojn traktatoj, se post ili ne stariĝos lancoj kaj glavoj!

    • b. Forigi de iu aŭ io danĝeron aŭ abstraktan malbonon.

      • eduki la infanojn tiel, ke ili estu ŝirmataj kontraŭ la superstiĉoj

      • ŝi vojaĝis nokte por ŝirmi sin de la scivolo kaj respektemaj salutoj de la loĝantoj

      • tiu longa pripensado ne ĉiam ŝirmis min de eraro

  3. (transitiva) Aranĝi ke elektra kampo aŭ radiado ne penetru en protektatan lokon (ŝirmi cirkviton kontraŭ ekstera kampo) aŭ ne disvastiĝu eksteren (ŝirmi la fonton de radiado).

En aliaj lingvoj

    • La angla: shelter
    • La belorusa: закрываць, засланяць, укрываць, хаваць
    • La franca: couvrir, protéger
    • La germana: schirmen, beschirmen, schützen
    • La hispana: cubrir, escudar, guardar, proteger
    • La hungara: véd, óv, fedez
    • La itala: proteggere, coprire (proteggere), riparare (proteggere), difendere (proteggere), schermare
    • La kataluna: protegir, abrigar
    • La nederlanda: schermen, beschermen, hoeden, behoeden
    • La portugala: proteger, abrigar
    • La rusa: заслонять, укрывать, защищать
    • La belorusa: ахоўваць, бараніць, засьцерагаць
    • La angla: shield, screen, shadow
    • La belorusa: экраніраваць
    • La hungara: árnyékol, véd
    • La kataluna: aïllar
    • La rusa: экранировать