Vorto: ŝipo
-
Iom granda veturilo por veturi sur akvo.
vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo)
ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas
ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj
albordiĝejo de ŝipoj
unu fojon en tri jaroj venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn
sur la maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos
kanaj ŝipoj
ŝipo kun remiloj
sur ĉiuj ŝipoj oni mallevis la veloj
sur la maro staris granda trimasta ŝipo, nur unu velo estis levita, ĉar estis nenia bloveto, kaj inter la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj
la ŝipo ĝemegis kaj krakis, la ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano, kaj la ŝipo kuŝiĝis sur flanko kaj la akvo eniris en la internaĵon de la ŝipo
kelke da ŝipoj el nia eskadro
dum nebuloj ili avertis aliajn ŝipojn pri ebla kolizio
turistoj alvenas per luksaj krozadŝipoj kaj povas tranokti en sia kajuto kaj frumatene atingi la insulon per ŝipetoj
ŝipofaristo
ŝipveturi
hidraŭlika ŝiplifto
la malbonŝanca vaporŝipo «Titanic”
naftoŝipo
petrolŝipo
pasaĝerŝipo
kompetenta ŝipkuracisto zorgis pri la sano de la pasaĝeroj
En aliaj lingvoj
- La angla: ship
- La belorusa: карабель, судна
- La bulgara: кораб
- La ĉeĥa: loď
- La franca: bateau, embarcation, navire
- La germana: Schiff
- La hispana: barco, embarcación, navío
- La hungara: hajó
- La indonezia: kapal
- La itala: nave
- La kurda: keştî
- La nederlanda: schip
- La pola: statek
- La portugala: barco, navio
- La rusa: корабль, судно
- La turka: gemi