Vorto: ŝiparo
-
Aro da kunveturantaj ŝipoj.
a. None
la glora maristo alvenis kun sia ŝiparo al la bordoj de Kubo
b. Floto.
li sin kaj sian ŝipon eksplode pereigis, por savi la ŝiparon
okazis, ke persoj sukcesis venki la unuiĝintan helenan kaj fenician ŝiparon
-
Ĉiuj ŝipoj de organizaĵo, ĉu milita, ĉu komerca.
a. Tuto de la komercoŝipoj de iu kompanio aŭ regno.
la ŝiparo de Ĥiram alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn ŝtonojn
kiam la kanalo estos preta, la tuta fenicia kaj egipta ŝiparo transveturos en Ruĝan maron, de tie pli malproksimen
rememoru nur la reĝinon Makara, kiu kreis la ŝiparon sur Ruĝa maro
b. Militŝiparo.
la brita registaro decidis renovigi siajn nuklean submarŝiparon
la nigramara militŝiparo de Ukrainio kaj Rusio
En aliaj lingvoj
- La angla: fleet
- La belorusa: флот, флатылія
- La franca: flotte
- La germana: Flotte
- La hispana: convoy de navíos, flota (convoy de navíos)
- La hungara: hajóraj, hajókötelék
- La indonezia: armada
- La itala: naviglio, flotta
- La nederlanda: vloot
- La pola: flota, konwój, armada
- La portugala: frota
- La rusa: флот, флотилия
- a. La franca: flotte (ensemble de tous les navires)
- La germana: (Handels)flotte
- La hispana: flota (conjunto de todos los barcos)
- La hungara: flotta
- b. La franca: flotte (de guerre), marine de guerre (flotte)
- La germana: Kriegsflotte, Marine
- La hispana: flota (de guerra), marina de guerra (flota)