Vorto: ŝinko
-
Salita aŭ fumaĵita femuro de porko; peco da ĝi.
sur la tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantranĉo kun ŝinko
en la provizejo ŝinkoj pendas sub la plafono
prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu malsati
kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis por la malsanulino
sub la plafono pendis kolbasoj kaj ŝinkoj
Marta aĉetis funton da fumaĵita ŝinko
tranĉaĵoj de ŝinko
ni ĉiam manĝis sabate ŝinkon kun brasiko
En aliaj lingvoj
- La angla: ham
- La belorusa: вяндліна, шынка
- La bulgara: шунка
- La franca: jambon
- La germana: Schinken
- La hispana: jamón
- La hungara: sonka
- La itala: prosciutto
- La kataluna: pernil
- La nederlanda: ham
- La persa: ژامبون
- La pola: szynka
- La portugala: fiambre, presunto
- La rusa: ветчина
- La sveda: skinka