Vorto: ŝildo

  1. Malmola ŝirmilo, ofte kun insigno, kiun antikvaj militantoj portis per maldekstra brako kontraŭ batoj kaj ĵetoj.

    • la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero kaj antaŭ li iris ŝildoportisto

    • vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo

    • Uzija pretigis por la tuta militistaro, ŝildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj ŝtonojn por ŝtonĵetiloj

    • Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo

    • kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro

    • tenante la ŝildon de fido

    • Brumm permane faris ŝildon / por protekti sin de l' vid'

  2. Protekta objekto aŭ aranĝo simile ŝirmanta kontraŭ atakoj aŭ danĝeroj.

    • elmetita al intensa suna radiado, ĉar efika plumba ŝildo kontraŭ ĝi estus multe tro peza por malgranda spacŝipo

    • kontraŭvarma ŝildo (aŭ varmegorezista ŝildo) estas protekta tavolo fiksita sur la ekstero de kosmoveturilo

    • Firefox inkluzivas ŝildon kontraŭ ŝprucfenestroj

  3. Tabulo surhavanta surskribon aŭ simbolon klare videblan.

    • videblis deko da homoj kun ŝildoj ekster la flughaveno apogantaj sendependecon de Tibeto

    • sur la ŝildo bildiĝas la blazono de Ŝetlando: vikinga ŝipo kun devizo en la antikva normana lingvo

    • prezoŝildo

    • aŭtoŝildo

    • informŝildo

    • a. Pendoŝildo.

      • vidiĝas kelkaj butikŝildoj skribitaj en la esperanta: «Vestaĵoj”, «Razejo”

      • por vino bona ŝildo ne bezona

    • b. Tabulo montranta la lokojn, direktojn, instrukciojn al homoj irantaj en publika loko.

      • la germanaj ŝipoj pendigas en la haveno grandan ŝildon kun la surskribo: «Eniro malpermesita!»

      • ĉe la landlimo, mi vidis grandan mult-lingvan ŝildon bonvenigan

      • ili regule malrespektas la ŝildojn, malpermesantaj fumadon

      • oni vidas barilojn aŭ ŝildojn «Privata”

    • c. Nomŝildo.

      • ĉiuj ŝildoj sur la tablo, starigitaj po persono, estis Arabalfabetaj

      • surstrate aperis homgranda leporo, kiu surhavis ŝildon «Mi ŝuldas»

En aliaj lingvoj

    • La angla: shield
    • La belorusa: шчыт
    • La bulgara: Щит
    • La franca: bouclier, écu
    • La germana: Schild
    • La hispana: escudo
    • La hungara: pajzs
    • La indonezia: perisai, tameng
    • La itala: scudo
    • La nederlanda: schild
    • La portugala: escudo
    • La rusa: щит
    • La germana: Schutzschild
        • a. La angla: sign
        •     La belorusa: шыльда
        •     La franca: enseigne (de boutique)
        •     La hispana: rótulo, letrero
        •     La hungara: cégér
        •     La itala: insegna
        •     La nederlanda: bord, uithangbord
        •     La portugala: placa, tabuleta
        •     La rusa: вывеска
        • b. La angla: sign
        •     La franca: panneau indicateur, panneau routier
        •     La hispana: señal de tráfico
        •     La itala: cartello (stradale o d'informazione)
        • c. La angla: sign, tag
        •     La hispana: etiqueta, placa
        •     La itala: targhetta, targa (targhetta), cartello