Vorto: ŝi
-
Ununombra virina pronomo de tria persono.
la vendistino volis scii, por kiu ŝi kreos la floraranĝon
ŝi estas instruisto
Rimarko: En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la signifo de iuj o-vortoj. La finaĵo -o neniel esprimas sekson [...] Ekzistas en Esperanto tri signifoklasoj de vortoj por homoj kaj bestoj: sekse neŭtraj radikoj, virseksaj radikoj kaj inseksaj radikoj [...] Se la radiko estas vira, oni devas aldoni -in/, kiam temas pri ino: ŝi estas reĝino. Ĉe neŭtra radiko oni povas aldoni -in/, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga: ŝi estas aktor(in)o. Se jam la radiko estas ina, oni kompreneble ne aldonu -in/: ŝi estas mia muzo [...] Plej ofte oni rutine aldonas la sufikson -in/ al neŭtraj vortoj, se oni parolas pri ino, kvankam tio principe ne necesas. Oni do tute rajtas diri ekzemple ŝi estas ŝoforo, ĉar la radiko ŝofor/ per si mem estas neŭtra.
En aliaj lingvoj
- Ido: elu, el
- La angla: she
- La belorusa: яна
- La bulgara: тя
- La ĉina: 她 [tā]
- La finna: hän (naispuolinen), tuo nainen, tuo tyttö
- La franca: elle
- La germana: sie (weibliche Person) [ina persono; ingenra objekto]
- La greka: αυτή, εκεινή
- La hebrea: היא
- La hispana: ella
- La hungara: ő (nőnemű)
- La indonezia: dia (perempuan)
- La itala: ella, lei
- La japana: 彼女 [かのじょ] (代名詞)
- La nederlanda: zij
- La okcidentfrisa: sy
- La pola: ona
- La portugala: ela
- La rusa: она
- La sveda: hon
- Tokipono: ona, meli ni
- Volapuko: of