Vorto: ŝelo
-
Ekstera parto de io, protektanta ĝian internon.
ŝelo de juglando
en fremda lando oni ne povas ĉiutage trovi ŝelon de fromaĝo kaj lardhaŭton, ne, tie oni riskas suferi malsaton
la ŝelon, la bindon mi lasis netuŝita
dika tunela ŝelo el betono
ili ĉiuj aldonas unu elektronon pli en la d-orbito de la elektrona ŝelo
la ŝelo de la tero tiel forte malvarmiĝos, ke ĉia vivo sur ĝi malaperos
ŝi ekfloris kiel plej belega deksesjara junulino, sed la bela ŝelo kaŝis en si malmolan kaj maldolĉan kernon, naturon pli sovaĝan
la sorĉo de la formo lin senprudentigis, li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda malfeliĉo en la edzeco
li parolis kaj klarigis, fine estis al mi tiel, kvazaŭ li deprenus la ŝelon de mia cerbo
lia animo pli kaj pli ofte estis laca de la teraj aferoj kaj de sia korpa ŝelo
a. Ekstera tavolo de plantaj partoj trunko, branĉoj, radiko kaj tiel plu..
betulo kun blanka ŝelo
el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton
la tubera ŝelo povas esti de helbruna ĝis ruĝa, la interno de la tubero estas blanka kaj kraka
b. Ekstera krusteto aŭ membrano teganta frukton.
la sovaĝaj kaŝtanoj maturaj elfalis el la malhele-verdaj ŝeloj
ŝelo de nukso
Klaro kliniĝis por levi de la planko piran ŝelon
c. Guŝo.
la fazeolo jam estis kovrita de ŝeloj, sed tie ĉi kaj tie restis ankoraŭ inter ĝiaj grandegaj folioj kelke da fajre ruĝaj floroj
ĉ. Ekstera kalkeca krusteto ŝirmanta la enon de ovo.
li ĵus elrampis el la ova ŝelo
d. Ekstera korneca aŭ kalkeca kiraso de testudo, kankro, omaro kaj aliaj bestoj.
oni servas la mitulojn en ilia ŝelo
lepro kovris mian tutan korpon per abomeninda ŝelo
e. Ŝipŝelo.
la jaĥto estas konstruita el ligno, ĝia ŝelo, 30 milimetrojn dika, konsistas el kvar tavoloj
la projekto anticipas trimaranon, kies centra ŝelo havus pli grandan kapaciton ol nunaj purigaj ŝipoj
-
Interfaca programo peranta pri atingo al risurco, servilo, operaciumo kaj tiel plu, por plia oportuno, rendimento aŭ sekuro; precipe, interpretilo transmetanta operaciumajn komandojn al la operaciuma kerno.
origine komputilo havis nur komandlinian interfacon, ankaŭ nomitan ŝelo
Bash ― Uniksa ŝelo
SSH ― Sekura Ŝelo estas kaj la nomo de programo, kaj la nomo de sekura protokolo
En aliaj lingvoj
- La angla: shell
- La franca: carapace, coque, coquille, écorce, enveloppe (partie externe), peau (d'un fruit), pelure
- La hebrea: קליפה
- a. La belorusa: кара, корка
- La germana: Rinde, Borke
- La hispana: corteza
- La hungara: fakéreg
- La itala: corteccia
- La kataluna: escorça, corfa
- La nederlanda: boomschors, schors
- La portugala: casca
- La rusa: кора
- La sveda: bark
- b. La belorusa: лупіна, шалупіньне, абалонка
- La germana: Schale
- La hispana: piel
- La hungara: héj
- La itala: scorza, buccia, guscio (di noci o sim.)
- La kataluna: pell
- La nederlanda: schil
- La portugala: casca
- La rusa: кожура, оболочка, шелуха
- La sveda: skal
- c. La germana: Hülse
- ĉ. La belorusa: шкарлупіна
- La germana: Schale
- La hispana: cáscara
- La hungara: héj
- La itala: guscio
- La kataluna: clofolla
- La nederlanda: eierdop, eierschaal, schaal
- La portugala: casca
- La rusa: скорлупа
- La sveda: äggskal, skal
- d. La belorusa: луска, панцыр
- La germana: Panzer
- La hebrea: שיריון (של בע"ח)
- La hispana: caparazón
- La hungara: páncél (állati)
- La itala: guscio, conchiglia
- La kataluna: closca
- La nederlanda: huis
- La portugala: casca, crosta
- La rusa: корка, чешуя
- La sveda: skal
- e. La germana: Schiffschale, Schiffsrumpf
- La franca: shell (langage de commandes)
- La hebrea: מעטפת (במחשבים)
- La hungara: héjprogram, keretprogram
- La itala: shell, terminale (shell)
- La nederlanda: schil
- La rusa: оболочка, командный процессор
- La sveda: skal (program), terminalprogram