Vorto: ŝati
-
(transitiva) Aprezi.
ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio
mia patro batalis pro vi kaj ne ŝatis sian vivon
li malestimis la urbojn, ne ŝatis la homojn
ŝi demandis la studenton, kiu sidis sur la sofo kaj kiun ŝi tre alte ŝatis, li sciis plej belajn historiojn
ĉiuj sciis ĉiun sonon de la kanto de la artefarita birdo parkere, sed ĝuste tial ili plej alte ĝin ŝatis
ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas
oni ŝatas la talenton, estimas la honestecon
ŝati la ordon, la scion, mi tre ŝatas vian superhoman kuraĝon kaj saĝon
ĉiuj ŝatis Esperanton tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn
Mi amis vin hieraŭ kaj morgaŭ amos vin, / Mi ŝatis plenajn formojn de via juna aĝo / Kaj vian maljunecon mi portos kun kuraĝo
ĉion novan oni ŝatas
bono posedata ne estas ŝatata
la legantoj tre ŝatas liajn artikolojn
multaj ŝatas pli la ĉasadon ol la ĉasaĵon
la skitoj ne tre ŝatas paroladon
la gazetoj tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj
li ŝatis la odoron de longdistancaj trajnoj
ni ambaŭ ŝatis la malvarman bieron kaj la dolĉan babiladon dum la pigraj someraj antaŭvesperoj
Rimarko: En la tradicia lingvouzo (tiu de Zamenhof kaj PIV) «ŝati» indikas pli altan estimon ol «ami»; sed en la reala lingvo moderna la situacio estas inversa: «ŝati» sence proksimas al «plaĉi» (sed kun alia regado), dum la praan sencon oni preferas esprimi per nova verbo (aprezi aŭ apreci).
-
(transitiva) Volonte uzi ion, fari ion.
ŝati kafon, sukeron
en rondo familia li ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto
ĉu vi ŝatas danci?
mi tre ŝatus demandi ilin, ĉu ili konsentas pagi
kiam Aniko havis monon ŝi ŝatis aĉeti diversajn nenecesajn bagatelaĵojn
En aliaj lingvoj
- La angla: prize, have high regard for, appreciate, think well of
- La belorusa: паважаць, любіць, шанаваць
- La bulgara: харесвам, харесам
- La ĉeĥa: vážit si
- La franca: apprécier
- La germana: schätzen, wertschätzen
- La hispana: gustar
- La hungara: kedvel, szeret (kedvel)
- La itala: piacere (aprezzare, amare), gradire, apprezzare, amare (aprezzare)
- La nederlanda: houden van, aardig vinden, waarderen
- La okcitana: aimar
- La portugala: gostar, apreciar
- La rusa: ценить
- La turka: takdir etmek
- La angla: like
- La ĉeĥa: mít rád
- La franca: aimer
- La germana: mögen, gern tun
- La hungara: szerettip="ind"> (kedvel)
- La kataluna: agradar
- La okcitana: agradar
- La rusa: любить
- La turka: sevmek