Vorto: ŝargilo

  1. Ujo, bendo aŭ plato kiu provizas la maŝinon per aĵo(j) por plenumo:.

    • seskugla ŝargilo

    • oni plenigas la ercojn kaj almiksaĵojn (fand-ingrediencojn) per oblikva lifto, liftĉaro tra funelforma ŝargilo, duobla kluzosistemo en la fonoŝakton

    • per uzado de «rapidŝargilo» oni enmetas la ses kartoĉojn en la cilindron samtempe, ne unudue

  2. Ilo por provizi elektran fonton per elektro.

    • panersuĉilo funkcias per reŝargebla akumulatoro, se oni remetas ĝin post uzado sur la ŝargilo ĝi ĉiam estas uzopreta

  3. Operaciuma programo por legi programpecojn (la ŝargomodulojn) en la ĉefmemoron por plenumo.

En aliaj lingvoj

    • La angla: loader
    • La belorusa: загрузчык
    • La franca: chargeur
    • La germana: Magazin, Laderampe, Lader
    • La hispana: cargador
    • La hungara: betöltő
    • La itala: caricatore
    • La kataluna: carregador
    • La rusa: загрузчик
    • La germana: Ladegerät, Ladeschale
    • La bulgara: зареждаща програма
    • La germana: Loader (Programm), Scheduler (Betriebssystem)
    • La itala: loader